Mario van Peebles

Mario van Peebles
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1957 (1957-01-15) (67-jaraĝa)
en Meksikurbo
Etno afrik-usonanoj vd
Lingvoj hispanaangla vd
Ŝtataneco Usono
Meksiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Kolumbio
St. Thomas More School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Melvin Van Peebles Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maya Van Peebles (en) Traduki, Mandela Van Peebles (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filmreĝisoro
filmproduktoro
modelo
aktoro
scenaristo
televida aktoro
filmaktoro
televida reĝisoro
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Kina reĝisorado, kina aktorado, kinfarado kaj kina scenverkado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1971– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mario Van PEEBLES (15-an de januaro 1957 en Meksikurbo) estas aktoro kaj reĝisoro.

Mario van Peebles estas filo de reĝisoro Melvin Van Peebles kaj aktorino Maria Marx. Li finis la studadon en 1978 pri ekonomiko en la Columbia University. Li laboris en la novjorka urba instanco - tiam urbestro estis Edward I. Koch - kaj kunrespondecis pri plibonigo de la urbaj financoj.

Mario van Peebles en 1990

Mario van Peebles debutis en filmo Sweet Sweetback's Baad Asssss Song en 1971, kiun reĝisoris lia patro. En la filmo Heartbreak Ridge (1986), li ludis kun Clint Eastwood, en Highlander III (1994) kun Christopher Lambert kaj en Ali (2001) kun Will Smith kaj Jon Voight kiel Malcolm X. Li apartenis al reĝisoroj de televida serio 21 Jump Street.

La magazino „People“ elektis lin en 1991 al 50 plej belaj viroj de la mondo.

Li estas edzo de Chitra Sukhu Van Peebles kaj havas 3 filojn kaj 2 filinojn: Makaylo, Mandela, Marley, Maya kaj Morgana.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy